Mi ne plendas al la sorto -- vi ne pensu. Plendi pri feliĉ apenaŭ estas senco. Kiel varme via bela voĉo sonas. Kaj surstrate ploras nokto -- nokto ploras.
Morgaŭ sidos vi en trajno, sed hodiaŭ... Ĉirkaŭprenu min pli forte por adiaŭ. En okuloj viaj bluaj mi ja dronas. Kaj surstrate ploras nokto --nokto ploras.
Restas preskaŭ jam nenio ĝis mateno. Kaj l'aŭroro ŝiros inter ni fadenon. Nian solan nokton ĉiam mi memoros. En fenestron batas pluvo -- nokto ploras .
Другие названия этого текста
Esperanto - Mi ne plendas pri la sorto - V.Soroka (0)
Ансамбль Владимира Сороки - Nokto ploras (Ночь плачет) (0)