Mi ne plendas al la sorto – vi ne pensu.
Plendi pri feliĉ' apenaŭ estas senco.
Kiel varme via bela voĉo sonas.
Kaj surstrate ploras nokto – nokto ploras.
Morgaŭ sidos vi en trajno, sed hodiaŭ...
Ĉirkaŭprenu min pli forte por adiaŭ.
En okuloj viaj bluaj l'miaj dronas.
Kaj surstrate ploras nokto – nokto ploras.
Restas preskaŭ jam neniom ĝis mateno.
Kaj l'aŭroro ŝiras inter ni fadenon.
Nian solan nokton ĉiam mi memoros.
En fenestron batas pluvo – nokto ploras.
Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 1