Teo kaj amo
Kvazaŭ eta fabelo la mateno kvieta
La tenera ĉielo sendis bluan rideton
La koloroj de l` mondo estas vere mirindaj
Ni konstruis la ponton inter niaj animoj
Teo varma- bonodora amiko de l` amo
Oro flama tuŝas rememorojn iamajn
Vortoj, kiel rivero penetras en koro
Trinkaĵo mistera stelumas per oro…..
Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 1