Petro iris for, kun rompita kor’ Al ajna eksterlando Por instigi sin, ebriigi sin Per malmultkosta brando Nova freŝa paĝ’, urboj kaj pejzaĝ’ Ŝanĝiĝis laŭ la fervojo Kaj postlasis li, je ĉiu trajnstaci’ Pecon de sia malĝojo
Al trinkeja strat’, por bona rezultat’ Li sciis kion fari Kaj ĉe trinkbufed’, kun glas’ kaj cigared’ Li povis sin prepari Plena je inspir’ kaj vivoeliksir’ Sekvis li la regulojn Kaj faligis sin, kvazaŭ laŭ destin’ En malhelajn okulojn
Kara aŭskultant’, ĉu pro lia vant’ Nun venu moralaĵo? Ke li iru re, ke la solvo ne Kaŝiĝas sub korsaĵo? Sed eble post monat’ de ĝojosurogat’ Silentiĝis la krio Ne pro memkompren’, sed tiu eta ben’ Estas pli ol nenio
(Pli ol nenio, fakte pli ol nenio)
Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 1
Видео
Pli ol nenio - Martin kaj la Talpoj (Eks-Persone ... Martin estas eksa membroj de Persone (unu el la plej fama rokgrupo el Esperantio.) Li ...
Se la cerbo volas - Persone Persone, Sed Estas Ne. ... Se la cerbo volas - Persone .... Martin & la talpoj - Pli ol ...