Гуру Песен Популярное
А Б В Г Д Е Ж З И К Л М Н О П Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Э Ю Я
# A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

Ĵomart Amzeev, Nataŝa Gerlaĥ - Filineto | Текст песни

Aperis vi kiel suneto en mia vivo
De iu venis vi planedo kun beba lingvo
Kaj mi auskŭltas ĉiun tagon vian rakonton
Pri longaj jaroj da vagado en granda kosmo.
Vi sentis vin solece tie sed vi ne ĝemis
Kaj longa estis vojo via al via hejmo
Sed ni feliĉe renkontiĝis animo mia
Nenio povas nin disiĝi mi certe scias.
Vi dormas mia eta stelo sur manoj miaj
Vi estas nekredeble bela mia filino
Jan vi ridetis en la dormo, vi eble vidas
Ke iu bona eta gnomo apude sidas.
Mi lasas vin kun via sonĝo kaj fermas pordon
Vin granda kaj feliĉa mondo atendas morgaŭ
Kaj vi forgesos pri soleco mia anĝelo
Ja longan vivon vi komencas sub la ĉielo.
Vi kiel ĉarma mirakleto en mia hejmo.

Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 1
Видео
Нет видео
-