Гуру Песен Популярное
А Б В Г Д Е Ж З И К Л М Н О П Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Э Ю Я
# A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

Esperanto - Ni renkontiĝos - V.Soroka | Текст песни и Аккорды

Am Dm E7
Post multaj jaroj renkontiĝos ni,
Am Dm G
kiam ĉi tempo estos histori',
C A7 Dm
kiam la nunaj tagoj pasos for,
F E7
do, kion fari? Sed ne plendas mia kor',

(ĉar kune)

Ni renkontiĝos en amika rond',
kaj rememoroj - kiel varma ond',
kaj niaj kantoj sonos ĝis aŭror',
niaj tendaraj kantoj - ĝojo kaj dolor'.

(mi kredas)

Vento kruela ne disigos nin,
ja en batalo venkas la obstin',
ja geamikoj en la tuta mond'
estas plej vera en la vivo firma fort'.

(do certe)

Ni renkontiĝos dum feliĉa temp',
fruaj hirundoj venos kun printemp',
suno unua kaj unua flor'
novan inspiron vekos en amika kor'.

(kaj tiel)

Am Dm E7
Ni renkontiĝos en amika rond',
Am Dm E7
ni renkontiĝos dum feliĉa temp',
Am A
ni renkontiĝos…

Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 1
Видео
Нет видео
-